Diskuto:Unuforma pluredro
Aspekto
Uniforma / unuforma
[redakti fonton]La Fundamenta radiko uniform/ signifas veston. Laŭ NPIV [1], uniformo estas “serva kostumo […] de […] profesio aŭ grupo”. La vorto uniform/a, tial, signifu ion rilatan al uniformoj. La ĝusta termino pri tiu matematika objekto estu unu/form/a. (Nacilingve, ekz. anglalingve, la vorto uniform havas du malsamajn sencojn, unu pri vesto, la alia pri unuformeco. Tio ne taŭgas Esperante.) Osteologia (diskuto) 20:54, 29 apr. 2019 (UTC)